Kion ni ludas:
la sporta «Kio? Kie? Kiam?»
La sporta «Kio? Kie? Kiam?» estas teama ludo de la speco «demando-respondo». Diference de televida versio de la ludo, en la turniro pri sporta KKK partoprenas samtempe kelkaj teamoj, al kiuj estas metataj la samaj demandoj. La respondojn oni donas en skriba formo; gajnas la teamo, kiu donas maksimuman kvanton de ĝustaj respondoj.
La sporta «Kio? Kie? Kiam?» estas tre disvastigita en Rusio, proksima kaj fora eksterlando (Usono, Germanio, Israelo, Aŭstralio, Kanado kaj aliaj landoj). KKK-kluboj ekzistas en plimulto de la grandaj kaj multaj pli malgrandaj urboj de Rusio kaj landoj de eksa USSR. Multaj el ili okazigas ne nur la enklubajn, sed ankaŭ la malfermitajn turnirojn, en kiuj partoprenas teamoj el aliaj urboj kaj landoj (en la plej grandaj turniroj — pli ol cent teamoj). En la oficiala listo de KKK-kluboj troviĝas (en februaro 2007) 237 kluboj, sen kalkuli la studentajn kaj lernejanajn, ĉiu el ili inkludas kelkajn dekojn da teamoj. Pli detale pri tio eblas vidi, ekzemple, ĉe la ttt-ejo http://register.chgk.info/znatoki/cgi-bin/register.cgi.
Aliaj lingvoj | Other languages
|